NUMEROJ DE VIZITANOJ


attacking anxiety and depression

SERĈU EN ĈI TIU BLOGO

Friday, January 16, 2009

GERALDO MATTOS



Mattos fariĝis esperantisto en 1947. Li estas membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj estis ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007. Laŭ lia memprezento en la retejo de la Akademio, lia precipa celo estas "la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien".
Mattos estas honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo kaj redaktoro de la rubrikoj "poezio" kaj "noveloj" de la magazino Monato ekde 1998.

Geraldo MATTOS Gomes dos Santos [ĵerałdŭ matŭz] (naskiĝis la 28-an de junio 1931) estas brazila filologo kaj Esperanto-poeto, membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia Prezidanto de 1998 ĝis 2007.
Mattos verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: dramon en versoj pri Zamenhof "La Tento de la Junulo" kaj "Ivan la Sesa", ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Pluaj verkoj estis "La Nigra Spartako", rakonto pri kaptado de negroj en la 17-a jarcento por la sklaveco, Arĉo, 109 sonetoj, persona liriko. Krome: Miniaturoj, japaneskaj poemetoj, poemaro Ritmoj de Vivo, KD Simbiozo (kun muzikestro Flávio Fonseca).


No comments:

Post a Comment