NUMEROJ DE VIZITANOJ


attacking anxiety and depression

SERĈU EN ĈI TIU BLOGO

Tuesday, October 20, 2009

SALMAN RUSHDIE



Klaku sur desegno por grandigi gxin.
Click on the draw to enlarge it.

Rushdie naskiĝis kaj plenkreskis en Mumbajo (antaŭe Bombajo), kaj poste diplomiĝis kun honoroj de la universitato King's College, Cambridge en Anglio. Lia verka stilo, kiu miksas miton kaj fantazion kun realecon, jam estis priskribita kiel ligita al magia realismo. Lia verkado komenciĝis per Grimus, fantasta romano kiu ne estis multe rimarkita de la publiko kaj kritikoj. Tamen, la sekva romano, Midnight's Children ("Infanoj de meznokto") katapultis lin al literatura famo kaj estas konsiderata lia plej bona verko. Ĝi ankaŭ konsiderinde formis baratan literaturon dum la posta jardeko. Ĉi tiu libro ricevis la premion Booker kaj poste la premion Booker of Bookers (t.e. la plej bona libro el la gajnintoj de la premio Booker). Post la sukceso de Midnight's Children li verkis mallongan romanon, Shame ("Honto"). Ambaŭ verkoj uzas magian realismon kaj enhavas enmigrintan vidpunkton pri kiu tre konscias Rushdie. "Honto" estas fantaziigita bildo de historio de Pakistano, ĝi estas "ŝlosila romano" kie konataj figuroj de pakistana politikistaro estas akre prezentitaj sub aliaj nomoj.

English
Sir Ahmed Salman Rushdie (born 19 June 1947) is a British Indian novelist and essayist. He achieved fame with his second novel, Midnight's Children (1981), which won the Booker Prize in 1981. Much of his early fiction is set on the Indian subcontinent. His style is often classified as magical realism mixed with historical fiction, and a dominant theme of his work is the story of the many connections, disruptions and migrations between the Eastern and Western world. His fourth novel, The Satanic Verses (1988), was the center of The Satanic Verses controversy, with protests from Muslims in several countries. Some of the protests were violent, with Rushdie facing death threats and a fatwā issued by Ayatollah Ruhollah Khomeini, the Supreme Leader of Iran, in February 1989.

No comments:

Post a Comment