NUMEROJ DE VIZITANOJ


attacking anxiety and depression

SERĈU EN ĈI TIU BLOGO

Wednesday, December 10, 2008

ALLAN KARDEC


Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (3-an de Oktobro, 1804 en Lyon, Francio – 31-an de marto, 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento.
1. Studinte en la fama Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio. Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj la strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn kiel la turniĝantajn tablojn aŭ la dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn movojn de objektoj, eltrovante kiel iliajn kaŭzojn unu forton de la naturo ne konsiderata: la Spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo. Li publikiĝis la unuan verkon la 18-an de aprilo de 1857, "La Libro de la Spiritoj", deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ Spiritismo, neologismo kreita de li, kiu traktas pri "la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro". Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la instruado donita de la Superaj Spiritoj, kolektitaj kaj ordigitaj de li, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon.

No comments:

Post a Comment