NUMEROJ DE VIZITANOJ


attacking anxiety and depression

SERĈU EN ĈI TIU BLOGO

Monday, December 29, 2008

BARACK OBAMA



Barack Obama naskiĝis en Honolulu en la hospitalo Kapi'olani Medical Center for Women & Children, Havajo kiel infano de Stanley Ann Dunham (1942–1995) kaj Barack Hussein Obama (1936–1982). La patro, ano de la popolo de la Luoj devenis de la vilaĝo Nyang’oma Kogelo, distrikto de Siaya, provinco de Nyanza, Kenjo; la patrino estis blankhaŭta usonanino el Wichita, Kansaso. La patro estis en Usono pro universitataj kaŭzoj. La gepatroj konatiĝis unu la alian en la universitato de Havajo en Manoa. Ili geedziĝis dum tempo, kiam en kelkaj partoj de Usono geedziĝoj inter blankuloj kaj nigruloj ankoraŭ ne estis permesataj. En sia memorlibro eldonita en 1995, Dreams from My Father ("Revoj de mia patro") Obama priskribis sian preskaŭ rasblindecan fruan infanecon. Li skribis: "Ke mia patro aspektis neniel, kiel la personoj ĉirkaŭ mi — ke li estis nigra kiel peĉo, kaj mia patrino estis blanka kiel lakto — apenaŭ registriĝis en mia menso". Kiam Obama estis dujaraĝa en 1963, liaj gepatroj eksedziĝis kaj lia patro reiris al Kenjo. Lia patrino edziniĝis al Lolo Soetoro, indoneza studento, kiu kunprenis Obama-n al Ĝakarto, kiam tiu estis ses-jaraĝa. Obama dum kvar jaroj vizitis diversajn lokajn lernejojn, inter 1967 katolikan lernejon kaj kaj en 1970/71 lernejon kun muslima fono. En Ĝakarto naskiĝis la duonfratino Maya. Ankaŭ de la flanko de la patro li havas diversajn duongefratojn. Inter ili junan duonfraton, kiu vivas en la mizerkvartalo de Najrobo kaj la duonfratinon Auma, kiu studis en la germana urbo Heidelberg. La patron, kiu poste mortis en aŭtoakcidento, vidis la filo denove nur unu fojon, kiel dekjara knabo.

Li edziĝis kun Michelle Obama en 1992. Michelle ankaŭ studis en Harvard kaj laboris poste en la urboadministracio de Ĉikago. Ili interkonatiĝis en la advokatejo kie la juna Obama laboris kiel staĝanto. Ili havas du filinojn (naskitajn en 1998 kaj 2001). Barack Obama vivas kun sia familio en Ĉikago.

IN ENGLISH:
Name :Barack Obama Profession : President-elect of the United States of America; Politician Date of Birth : August 4, 1961 Birth Name : Barack Hussein Obama Jr. Nationality : American Political Party : Democratic Education : from Columbia University, Harvard Law School Spouse : Michelle Obama Religion : Christian (Protestant) Race : African-American
• His first name comes from the word that means "blessed by God" in Arabic.
• Has a beer named after him in the Kenyan town where his father was born.
• U.S. Senator from Illinois (2005- ).
• 2006: Won a Grammy for Best Spoken Word for the CD version of his autobiography "Dreams From My Father"


No comments:

Post a Comment