NUMEROJ DE VIZITANOJ


attacking anxiety and depression

SERĈU EN ĈI TIU BLOGO

Thursday, December 25, 2008

JULIO BAGHY



Estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967) Li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, Preter la vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimo de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen forigi nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran versfaran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.
Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.

No comments:

Post a Comment